Ne verdas, ne bluas.
Neniu afekto, neniu senhonta gesto.
Ti" /> Ne verdas, ne bluas.
Neniu afekto, neniu senhonta gesto.
Ti"/>
Surprise Me!

Astrikos Katoikos - "Antaŭurbo"

2026-08-11 0 Dailymotion

Tie ne blovas venteto.
Ne verdas, ne bluas.
Neniu afekto, neniu senhonta gesto.
Tie mankas sur la mapo.
Malantaŭ la monto troviĝas labirinto,
sekreta signo, rekta alfronto.

Parolu, Penha!
Parolu, Irajá!
Parolu, Olaria!
Parolu, Acari, Vigário Geral!
Parolu, Piedade!
Domoj sen koloro,
stratoj el polvo, urbo
sen ŝminko,
sen vantemo.

Iru! Aŭdigu la akordojn de la choro-kanto!
Venigu la samban rondon kaj la dancistinojn.
Dancu vian funkon, rokon, forroon, pagodon, regeon,
vian hiphopon.
Parolu per la lingvo de la repo.
Faligu la alian,
tiun, kiu fieras
esti tiel mirinda.

Tie ne vagas oraj junulinoj,
nudaj antaŭ la rigardoj.
Tra la kvartaloj marŝas viaj Exuoj.
Turistoj ne venas.
Neniu fotas por revuoj.
Tie loĝas Jesuo,
sed li turnas la dorson.

Parolu, Maré!
Parolu, Madureira!
Parolu, Pavuna!
Parolu, Inhaúma!
Cordovil, Pilares,
disvastigu vian voĉon
ĉirkaŭen.
Portu vian krucon
kaj viajn tamburojn.

Iru! Aŭdigu la akordojn de la choro-kanto!
Venigu la samban rondon kaj la dancistinojn.
Dancu vian funkon, rokon, forroon, pagodon, regeon,
vian hiphopon.
Parolu per la lingvo de la repo.
Parolu per la piedoj,
ĵetu ideon
al tiu, kiu vin ombrigas.

Tie ne ekzistas duonlumo.
La lumo brulas.
La asfalto ardas.
Kian estontecon havas
tiuj homoj ĉiuj?
Perdita en vi,
mi rondiras.
Ligno kaj ŝtono,
fino de la linio,
fajro kaj cindro... jen la vivo.

Parolu, Penha!
Parolu, Irajá!
Parolu, Encantado, Bangu!
Parolu, Realengo!

Parolu, Maré!
Parolu, Madureira!
Parolu, Meriti, Nova Iguaçu!
Parolu, Paciência!

+++++++++++++++++++++++++++++

✓✓ música "Subúrbio" original de Chico Buarque
https://youtu.be/g2MrE_iMb_g?is=sRmwgFXmWUYsSB-n
✓✓ versão em esperanto com outra melodia por Astrikos Katoikos

Astrikos Katoikos
∆∆∆ 2024 ∆∆∆

#astrikoskatoikos #chicobuarque #esperanto #punkrock #thrashmetal #brazil #mpb #subúrbio